Wissen

Planlingvo 125jarigas Mondlingvo por malmultaj

Esperanto.jpg

(Foto: picture-alliance/ dpa)

Antau 125 jaroj, pola kuracisto prezentas novan lingvon. Li revas pri kontribuo al popola interkompreno. Li nomas sin "D-ro Esperanto", la doktoro, kiu esperas. Lia planlingvo estas la ununura pluvivanta gis hodiau kaj havas adeptojn en la tuta mondo. Sed el la revo pri monda helplingvo farigis movado por kulturemuloj, lingvemuloj kaj vojagemuloj.

Kiam la pola kuracisto Ludwik Lejzer Zamenhof la 26an de julio 1887 publikigis la unuan lernolibron por la "Lingvo Internacia", tio estis rezulto de plurjara pensegado. La 28jaragulo detaligis strukturon kaj vortaron de planlingvo, kiu forigu interkomprenigajn problemojn de homoj kaj neutraligu diferencojn rezultantajn el origino.

Esperanto Lehrbuch.jpg

(Foto: picture alliance / dpa)

Tiel, esperis Zamenhof, homoj interkomunikigus sur neutrala nivelo kaj pli bone komprenus unu la alian. Kiel "Esperanto", li nomis sin do unue kaj donis al si mem la pseudonimon "Doktoro Esperanto". La termino baldau estis uzata ne plu nur por la kreinto, sed ankau por la lingvo mem.

Esperanto restis la ununura monda helplingvo, kiu povis persisti gis hodiau. Dum la vivo de Zamenhof, tio ankorau ne estis certa. Krom lia propono ekzistis je la fino de la 19a kaj komence de la 20a jarcento deko da aliaj. La epoko de imperialismo kaj pliintensigantaj kontaktoj inter Europo kaj aliaj partoj de la mondo igis kelkajn klerulojn krei novajn lingvojn. Jam ok jaroj antau Zamenhof, la sudokcidentgermana pastro Schleyer publikigis la lingvon Volapuk. Tiu tamen montrigis malfacile parolebla, male al Esperanto.

La  Zamenhofa malfelico de diverslingveco

La diversaj planlingvoj donu al ciuj homoj la samajn antaukondicojn por interkomunikigi. Gis hodiau, Esperantistoj taksas la hodiauan anglan mondlingvon netauga, car gia disvastigo bazigas je konkerado kaj politika kaj ekonomia superecoj de kelkaj statoj. Kiam Esperanto estis kreita, ankorau ne klaris, ke la angla sukcesas farigi mondlingvo. Multaj popoloj ligas kun tio la timon, ke plua disvastigo de la angla donus ec pli da potenco al la jam tiam tre pova anglalingvaj monderoj.

zamenhof.jpg

Ludwik Zamenhof

Por Ludwik Zamenhof, en la 1880aj jaroj la deziro je neutrala dua lingvo ne celas forajn, fremdajn popolojn au alternativon al la angla, sed aferon tute proksiman al li: en lia pola hejmurbo Bialistoko vivis judoj, poloj, rusoj kaj germanoj paralele sen kontakto inter si. Aldone, la granda juda komunumo, kies anoj same restas inter si. Inter la popoloj de la urbo regis plejbonkaze ignoro, malplejbonkaze malferma malamikeco.

Al amiko skribas Zamenhof en la jaro 1896 pri siaj motivoj krei la Lingvon Internacian:

"En tiu urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicon de diverslingveco kaj konvinkigas ce ciu paso, ke diverseco de lingvoj estas la cefa kauzo, kiu disigas la homan familion."

Zamenhof konstruas Esperanton per vortoj el latinidaj kaj germanidaj lingvoj, la rusa kaj la pola kaj pruntvortojn el la latina kaj greka. Li proponas bazajn strukturon kaj vortaron. La gramatiko funkcias lau fiksaj reguloj kaj sen esceptoj. Dum sia tuta vivo li emfazas, ke la parolantoj kunkreu la lingvon kaj kreskigu gin en natura maniero.

Tutmonde kontektite

La ideo de Esperanto, kiu kun la celo de monda paco kaj popola interkompreno restis utopio, konservigis gis hodiau. Ekzistas monda Esperanto-asocio kun ciujaraj kongresoj kaj multaj malgrandaj naciaj kaj lokaj asocioj. La reto "Pasporta Servo" funkcias simile al Couchsurfing kaj peras kontaktojn por tranoktado inter la parolantoj. La Germana Esperanto-Asocio taksas la nombron de parolantoj en Germanio je 3000, tutmonde la asocio kredas la nombron de parolantoj inter 500,000 kaj 10 milionoj. Realisma takso supozeble trovigas je la malsupra fino de tiu grandega intervalo.

Hiphopa albumo revenigas Esperanton

Tiuj, kiuj hodiau agas inter 25 kaj 35, supozeble en la jaro 1999 unuafoje havis kontakton kun Esperanto. Tiam, la hiphopa muzikgrupo Freundeskreis ("amikaro") el Stuttgart, eldonis albumon kun la titolo "Esperanto". En la enkonduka kanzono tekstas:

"Verdire, Esperanto estas la dua lingvo de simplaj homoj.
Sian strukturon gi havas el diversaj lingvoj de Europo.
Pro sia simpla strukturo, gi estas facile lernebla.
Gi deziras progresigi la interkomprenon de popoloj
sur la nivelo de respekto kaj egalaj rajtoj."

Ne multaj komprenis la tekstojn, sed la sono de Esperanto enbruligis profunde en la kapojn. La traduko al la germana estas:

"Tatsächlich ist Esperanto die Zweitsprache einfacher Menschen.
Seine Struktur hat es aus verschiedenen Sprachen Europas.
Wegen seiner einfachen Struktur ist es leicht erlernbar
Es möchte die Verständigung zwischen den Völkern auf der Ebene
des Respekts und gleicher Rechte voranbringen."

Felix Zesch, hodiau 28jaraga kaj estrarano de la Germana Esperanto-Asocio, komencis tiam kiel 15jaragulo interesigi pri Esperanto. Post retposta kurso kun mentoro pere de la interreto, li veturis al sia unua Esperanto-renkontigo. "Mi dubis, cu gi funkcius", diras Zesch. Sed poste li eksatis "la homojn kaj la etoson". Por li, la utopio de Esperanto funkcias almenau en la aro de giaj parolantoj. "Oni ne atentas pri tio, de kie la alia venas, oni simple ekdiskutas". La demando pri la devenlando servas nur por ekigi babiladon.

Ankau Zesch kontribuis al la evoluo de Esperanto. Li inventis la vorton "mojosa", kiu kompareblas al la angla "cool" en la senco de malstreca. Gi konsistas el la komencaj literoj de "modern", "jun" kaj "stila" - la mallongiga signifas modernan junan stilon kaj tiel priskribas la vorton "cool".

Avantagoj por Europanoj, amerikanoj kaj persoj

Zamenhof konstruis Esperanton el vortoj de la latinidaj kaj germanaj lingvoj, de la rusa kaj pola kaj pruntvortoj el la latina kaj greka. Fakte ec sen antauscio diveneblas multaj signifoj de vortoj. Ke Esperanto favoras pro la multaj vortradikoj el hindeuropaj lingvoj lernantojn, kiuj edukigis en Europo, norda au suda Ameriko au en la pers-hinda lingvejo, Esperantistoj taksas kompromison akceptebla.

"Estas simpla fakto, ke la hindeuropa lingvofamilio disvastigis en la tuta mondo, ec se oni kompreneble ne nepre bontrovu la kialojn por tio." diras Rudolf Fischer, prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio. Tamen, ekzemple en Cinio kaj aliaj sudorientaziaj statoj, la parolantaro estas sufice multnombra.

Fischer, matematikisto kaj lingvisto lernis Esperanton jam antau 40 jaroj kaj edukis siajn tri infanojn dulingve. Male al la angla, nedenaskaj parolantoj en Esperanto multe pli sukcesus. "La nivelo de la germana pri la angla estas sufice malbona" opinias Fischer. Krome oni ciam negative distingigas de la denaskaj parolantoj, car apenau iu povas atingi ilian lingvonivelon.

Esperanto ankau en la Vikipedio

Chuck Smith povus trankvile konsideri tion, kiel usonano kaj denaska parolanto de la angla. Ja preskau cie en la mondo homoj parolas lian lingvon. Sed guste tio lin genas "Mi ne plu volis havi la avantagon kiel usonano povi paroli cie la anglan. Mi sentis, ke tio estas maljusta por la aliaj." En februaro 2001 la hodiau 33jaraga komencis lerni Esperanton pro tio. Duonjaron poste jam, li programis la interretan enciklopedion Vikipedio en Esperanto. En la hodiaua tago, tie troveblas 167.402 enskriboj. Esperanto estas lau la nombro de artikoloj en la 27a loko.

Smith vivas en Berlin kaj intertempe ankau parolas la germanan. Sed por siaj vojagoj, li opinias Esperanton la pli bona lingvo. Helpe de la gastiganta reto Pasporta Servo, li vizitas parolantojn en la tuta mondo. Sian grandan deziron li tamen esprimas en la angla. "I wish the world could speak Esperanto."

Kontraudezire eliteca

Ke Esperanto ne estas la monda helplingvo, kiun gi estis intencita farigi, genas sajne nur malmultajn parolantojn. Tamen oni konscias, ke la komunumo de la parolantoj en sia nuna stato estas iomete ekskluziva. La klopodon lerni Esperanton akceptas nur tiuj, kiuj disponas je sufice da eduko kaj tempo. Memkompreneble, Esperantistoj interesigas pri aliaj kulturoj kaj satas vojagi.

Lau la sperto de Felix Zesch inter Esperantistoj trovigas krom lingvistoj precipe multaj matematikistoj, kiuj satas la regulan, kvazau matematike impresantan lingvostrukturon. Kaj alion li observis: "Superaverage multaj vegetaranoj estas inter la Esperantistoj". Pro kio, tio nur supozeblas - eble, car la kaj la decido lerni Esperanton kaj la decido ne plu mangi viandon necesigas antauan kritikan konsideron pri la stato de la mondo.

Tiom longe, kiom Esperanto ne farigis vera mondlingvo, la aro de Esperantistoj rajtas esti iom ekskluziva, opinias Rudolf Fischer. Tio tamen ne signifu, ke ne "plej eble multaj homoj" lernu Esperanton", emfazas la docento, kiu ciusemestre instruas la planlingvon al studentoj en la universitato de Münster. Ke "Esperanto daure estas la plej bona solvo por mondlingvo", la 68jaragulo estas konvinkita.

Quelle: n-tv.de

Mehr zum Thema